Mojose
From Carls wiki
Nun ekzistas bona esperanta traduko de la angla vorto "cool": oni uzu "mojose", la adverba formo de "mojoso", mallongigo signifanta "modernjunstilo".
Uzekzemploj:
Mojose! Jen mojosa ulo. Vi verŝajne plenas je mojoseco.
La vorto kreiĝis post la 2003a TEJK-renkontiĝo, kaj ektrovis sian lokon en la koro de centoj de IS-anoj kiam Felix Zesch kadre de la jarŝanĝo 2003/2004 al ili diris:
Mi deziras al vi mojosan novan jaron!
Aŭtentika uzo de la vorto troviĝas ĉe blogo de Niccola Ruggiero.
