Sil

From Carls wiki

Jump to: navigation, search

Kiam oni loĝas en Svedio, la vorto "lagom" ŝajnas kutima kaj normala. Sed ne multe aliaj lingvoj havas vorton kun ekzakte tia signifo: "nek tro multe, nek maltro multe, sed ĝuste multe". Ekzemple,

Det regnar lagom mycket i Sverige.

signifas

En Svedio, pluvas nek tro multe, nek maltro multe, sed ĝuste multe.

Dum la 2003a TEJK-renkontiĝo en Söjtör, kreiĝis neologisma prefikso, nomata "sil-", kiu plenumas la funkcion de la sveda "lagom". Do, la supran frazon povus oni kun "sil-" skribi tiel:

En Svedio, silpluvas.

Kvankam la tuta ĉeestanta grupo entuziasme esploris la eblecojn de "sil-", la vera elpensagnosko apartenas al Bjørn Bojesen. Dum la sama renkontiĝo estis kreata far Nicola Ruggiero la sekva ŝerca Sila Fundamento:

  1. Nek troe
  2. nek maltroe
  3. sed io meze
  4. sed ne troe.
  5. Silumu
  6. Silsilumu
  7. Estu sila kun viaj silgepatroj
  8. Memoru sili la silaĵojn
  9. Ne malsilu najbarajn silulojn
  10. Silu Silulon vian, silkiel vin silmem

La radiko "sil-" jam estas ekzistanta en la vorto "silo". Sed tio ĉi ne gravas tro, ĉar homonimoj ja ne estas fremdaĵoj en esperanto.